Historia reviziismo

En historiografio, la termino historia reviziismo identigas la re-interpretadon de la historia rakonto.[1] Ĝi kutime enhavas la defion al la ortodoksaj (establitaj, akceptitaj aŭ tradiciaj) idearoj subtenitaj de la profesiaj fakuloj pri historia okazaĵo aŭ tempo-periodo aŭ fenomenono, enkondukante kontraŭajn pruvaron aŭ opiniojn, aŭ reinterpretante la motivojn kaj decidojn de la koncernaj historiaj personoj. La revizio de la registrita historio povas montri novajn malkovrojn aŭ faktojn, pruvojn kaj interpretadon, kiuj poste rezultas en reviziita historio. En pli rimarkindaj okazoj, reviziismo inkludas ŝanĝojn de ĝistiamajn moralajn juĝojn.

Je baza nivelo, legitimi historian reviziismon estas ofta kaj ne speciale polemika procezo disvolvi kaj rafini la verkadon de historio. Multe pli polemikiga estas la modifo de moralaj trovoj kaj konsideroj, pere de kio tion la ĉeftendencaj historiistoj estis konsiderintaj (por ekzemplo) pozitivaj fortoj estas priskribitaj kiel negativaj, aŭ inverse. Tia reviziismo, se defiita (speciale per akraj terminoj) fare de subtenantoj de la antaŭa konsidero, povas iĝi nelegitima formo de historia reviziismo konata kiel historia neadismo se ĝi inkludas maltaŭgajn metodojn kiel jenaj:

  • la uzado de kreitaj dokumentoj aŭ de malica diskomprenigo de aŭtentaj dokumentoj
  • atribuado de falsaj konkludoj al libroj kaj aliaj fontoj
  • manipulado de statistika informaro
  • intence mistraduko de tekstoj

Tiu tipo de historia reviziismo povas prezenti re-interpretadon de la morala signifo de la historia registro.[2] Neadistoj uzas la terminon "reviziismo" por aludi al siaj klopodoj por legitimi la historian esploradon. Tio estas speciale la okazo kiam la "reviziismo" temas pri la Neado de Holokaŭsto.

  1. (2019) Historical Revisionism, Current Controversies. New York: Greenhaven Publishing LLC. ISBN 9781534505384. “The ability to revise and update historical narrative - historical revisionism - is necessary, as historians must always review current theories and ensure they are supported by evidence. [...] Historical revisionism allows different (and often subjugated) perspectives to be heard and considered.”.
  2. Evans, Richard J. (2001) Lying About Hitler: History, Holocaust, and the David Irving Trial. p. 145. (ISBN 0-465-02153-0).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search